Created
October 11, 2022 22:55
-
-
Save jcreedcmu/74ffc069723cf7622a043596cd4c2bc4 to your computer and use it in GitHub Desktop.
This file contains hidden or bidirectional Unicode text that may be interpreted or compiled differently than what appears below. To review, open the file in an editor that reveals hidden Unicode characters.
Learn more about bidirectional Unicode characters
5403 Friendship Avenue. | |
Henry Wright Fisher loĝis ĉi tie en 1912. | |
Sr. Fisher naskiĝis en Youghal, Ireland, Januaro 31, 1861, la filo de | |
Abram kaj Sara (Wright) Fisher. Li alvenis al Usono je 1874, kaj post | |
dekkvar jaroj, ricevis diplomon pri mekanika inĝenierarto de la | |
universitato Cornell. Post diplomiĝo, li ligiĝis kun la entrepreno | |
Bergman & Co. kaj la C. & C. Motor Company, kaj poste eniris la | |
servicon de Standard Underground Cable Company, fariĝinte ĝia | |
ĉefinĝeniero je Novembro, 1889. | |
Sr. Fisher dediĉis multe da sia tempo al esploro, elpensinte plurajn | |
metodojn de trovi difektojn en kabloj, verkinte multajn patentojn kaj | |
artikolojn pri tiu temo. Li ankaŭ dediĉis parton de sia tempo al | |
evoluigo de la provfako de la Central District & Printing Telegraph | |
Company ekde 1891 ĝis 1893, kaj poste estis inspektoro de la Pitsburga | |
fabriko de la Standard Underground Cable Co. Kiam li ne laboris, Sr. | |
Fisher ĝuis tenison, golfon, kaj boŭlon. | |
Henry ankaŭ estis flua parolanto kaj vigla subtenanto de Esperanto, | |
universala internacia lingvo, skribinte artikolojn por la New York | |
Times inter pluraj aliaj. Li estis prezidanto de la Pittsburgh | |
Esperanto-Socio ekde 1908, kaj poste, prezidanto de la Esperanto | |
Asocio de Nord-Ameriko dum almenaŭ 1911-1912. |
Sign up for free
to join this conversation on GitHub.
Already have an account?
Sign in to comment