Skip to content

Instantly share code, notes, and snippets.

@mschmitt
Last active December 19, 2015 09:48
Show Gist options
  • Save mschmitt/5935348 to your computer and use it in GitHub Desktop.
Save mschmitt/5935348 to your computer and use it in GitHub Desktop.

Enkonduko por tradukontoj

Jen la teksto je kiu estas bazitaj la tradukaĵoj en naciaj lingvoj. Se ankoraŭ ne ekzistas tradukaĵo en via lingvo (trovebla per la menuo supre-maldekstre ĉe eomo.info), plia tradukaĵo estas bezonata. Bonvolu atenti ke ĉi-tiu teksto havas alian vidpunkton ol la esperantlingva teksto sur la retejo. Bonvolu ne traduki la esperantlingvan tekston kiu troviĝas sur la retejo, sed tiun-ĉi. (La franca kaj rusa tradukaĵoj kiuj nuntempe enretas bazas je la malĝusta teksto kaj bezonas reviziojn.)

Mi petas ke vi lasu la tradukaĵon tie ĉi kiel komento ău sendu ĝin al nia retpoŝtadreso: kontakto (ĉe) eomo (punkto) info.

Se vi estas sperta programisto aŭ retfasonisto kaj scipovas uzi la programon git kaj la retejon GitHub, vi povas ankaŭ rekte aldoni vian tradukaĵon al la dosiero index.html en forko de la originala projekto eomo-retejo kaj sendi tirpeton (vulgare: pull request) al mi.

(Pro informo, jen la estinta kunlabora redaktilo el 2012: http://titanpad.com/M5FX0PKxUj)

Sekvas la tradukenda teksto:


Novembro 2014

Bonvenon kaj dankon por via intereso pri #EOMO.

Dum la Esperanto Monato (kutime novembro) aŭ parto de ĝi, ni partoprenas ekskluzive uzante la internacian lingvon Esperanto en ĉiuj aŭ kelkaj de niaj interkonaj retoj, kiel ekzemple Facebook, Twitter aŭ Google Plus.

Tiel, ni ĉiuj kune montru ke Esperanto estas ĉiutage taŭga lingvo kiun ni uzas por nia komunikado kun amikoj en la tuta mondo.

La ĉi-jara #EOMO komenciĝas la 1an novembron 2014.

Ne ekzistas centrala registro de partoprenantoj, do klaku ion de la sekvantaj ligiloj por trovi pli da esperantistoj kiuj partoprenas:

Sign up for free to join this conversation on GitHub. Already have an account? Sign in to comment